Konkursoj de tradukoj Forum Index Konkursoj de tradukoj
Forumo por dezirantoj organizi konkursojn
 
 KOMENCO 
 FAQFAQ   SearchSearch   MemberlistMemberlist   UsergroupsUsergroups   RegisterRegister 
 ProfileProfile   Log in to check your private messagesLog in to check your private messages   Log inLog in 

Reguloj de la forumo

 
Post new topic   This topic is locked: you cannot edit posts or make replies.    Konkursoj de tradukoj Forum Index -> Interago kun forumanoj
View previous topic :: View next topic  
Author Message
iglagol
Site Admin


Joined: 28 Feb 2012
Posts: 16
Location: Odesa, Ukrainio

PostPosted: Thu Mar 08, 2012 7:09 pm    Post subject: Reguloj de la forumo Reply with quote

1. Ĝeneralaj reguloj

1.1. Ĉefa celo de ajnaj reguloj estas helpi krei kaj subteni ĉe forumo amikecan, bonan etocon por decido de problemoj kaj komunikado inter anoj.

1.2. Mastrumanto de la forumo komprenas kaj kontrolas obeon al ĉiuj reguloj laŭ propra kompreno, rezulte povas okazi partieco aŭ malkonsekvenco. Alivorte, la ĉefa celo de laboro de mastrumanto ne estas formale obei regulojn; ĉiuj rimedoj koncerne obeo al la reguloj estas direktitaj al la ĉefa celo (rigardu 1.1.). Tial povas esti ekskludoj de la reguloj, tio signifas, ke se en ajna ĝusta situacio formala obeo al la reguloj povas rezulti en foriro de atingo de la ĉefa celo, do la mastrumanto povas rifuzi formale obei la regulojn.

1.3. La reguloj ne estas nure permisigantaj (alivorte kio ne estas permesita, do estas malpermesita), kaj ne estas nure limigantaj (alivorte kio en la reguloj ne estas malpermisita, do estas permesita). Pri ne priskribitaj en la reguloj detaloj aŭ pri apliko de la reguloj en ajna ĝusta situacio eblas demandi manstrumanton.

1.4. Participante en la laboro de forumo vizitantoj esprimas kredon al la foruma(j) mastrumanto(j) koncerne de decidoj kaj entute konsentas kun la reguloj de la forumo. Nekonsento kun la reguloj ne povas esti kialo por plendi al mastrumantoj pri iliaj agadoj koncerne ordigo de la forumo. Se vi ne konsentas kun la forumaj reguloj, vi ne indas partopreni en la laboro de forumo.

1.5. Reguloj de forumo kaj temoj povas esti pligrandigitaj aŭ ŝanĝitaj ajnmomente kun deva anonco pri tio por la forumanoj.

1.6. Ĉiuj materialoj, kiujn oni aperigas ĉe la forumo (la mesaĝoj de forumanoj enkluzive) reflektas nur opinion de iliaj aŭtoroj. Mastrumanto de la forumo neniam garantias, ke tiuj opinioj estas taŭgaj, utilaj kaj veraj. Vi povas ilin uzi nur memriske.

1.7. Mastrumantoj de la forumo neniam respondecas pri ajna damaĝo al vi aŭ via havaĵo rezulte de uzo (aŭ ne-uzo) de la materialoj, perdita profito, perdo de informo ktp.

1.8. Aŭtoroj de la mesaĝoj, publikigitaj ĉe la forumo, havas personajn rajtojn por siaj mesaĝoj kaj plene respondecas pri iliaj enhavo.

1.9. Estas kelkaj vortoj pri la formo de komunikado.

1.9.1. La forumo estas postordigata: ĉiuj partoprenantoj havas eblecon aperigi la mesaĝojn tuj, antaŭ mastrumanto kontrol-legos ilin, kaj ĉeesto de tiu mesaĝo ne signifas, ke la mesaĝo estas konforme al la reguloj. Tial antaŭ respondi mesaĝon, pensu, ĉu ne malkonformas tiu-ĉi mesaĝo al la reguloj, kaj ĉu ne malobeas la regulojn vi per respondo al ĝi.

1.9.2. Pure estas tie, kie oni ne malpurigas. Ne indas forgesi, ke ni mem kreas por si etocon. Do estu ni puremaj!

1.9.3. Ne indas kopii negativan manieron de iuj pridiskutoj, des pli se vi nedelonge partorenas. Multe da homoj delonge konas unu alian, do povas permesi al si tiun malbon-manieron de komunikado.

1.9.4 Responde ne estas bezono ĉiu-foje diri, ke via mesaĝo estas via modesta opninio (la angla IMHO). Defolte ĉiuj tion konsideras. Sammaniere ne estas senso postuli tion de aliaj. Sed, se vi uzos IMHO-n eldirante disputindajn pensojn, tio estos via pozitiva portreto de vi, kiel homo strebanta al objektiveco.

1.9.5 Ĉiuj scias, ke ne eblas priskribi ĉiujn parol-intonaciojn per skribita teksto, do viaj sin-turnoj povas esti malkomprenitaj de viaj kunparolantoj. Tiel ŝerco povas ŝajni preciza arogaĵo. Por eviti tion, aldonu grafikajn ridetojn (smileys). Sed konsideru, ke iuj ridetoj povas ŝajni pli malbona arogaĵo, kaj esti komprenitaj kiel moko.

1.9.6 Ĉe la forumo ĉiuj anoj havas “liberecon de vorto”, kio signifas, ke krome kelkaj detaloj (rigardu 3) ili povas esprimi fakte ajnan vidpunkton al iu evento. Sed bv ne miksi “liberecon de vorto” kun permeso de ĉio, eĉ “libereco de insultoj”. La lasta ebleco ĉi-tie forestas kaj forestos! Komunikado ĉe la forumo eblas nur afable.

2. Kiel demandi ĉe la forumo?

Se vi volas demandi pri io ĉe la forumo, do indas obei la sekvan regulojn:

2.1. Uzu serĉon (search), eble la demandon oni jam ĉeforume pridiskutis.

2.2. Se trovi la informon ne sukcesas, demandu forumanojn. Decidu al kiu forum-grupo vi deziras sendi la demandon kaj al kiu branĉo. Se simila temo jam estas kreita, do pli korekte skribi tien, des pli se nedelonge oni sendis mesaĝojn al tiu-ĉi temo. Sed ne indas skribi en la unuan trovitan temon, selektu tiun, kia plej proksimas al via demando. Se forestas simila temo, pli bone estus krei la novan ol romptemi (post offtopic).

2.3. Se vi decidis krei propran temon, en titolo nepre klarigu kio vin interesas (plene kiel possible, sed ne metu enhavo de la temo en gian titolon).
Skribu vian mesaĝon. Dezirindas maksimume vasta priskribo de la problemo: kio precize jam estis farita kaj kion necesas decide (kian respondon vi deziras ricevi).

2.4. Povas esti, ke la unua respondo al via demando aperos neplena, aŭ erara, do post 1-2 tagoj rigardu la respondojn ankoraŭ-foje. Okazas iam, ke pro simpla demando komencas granda pridiskuto inter forumanoj, post tralego de kiu via kompreno de la demando pliboniĝos. Aŭ, almenaŭ vi ekscios personajn preferencojn de elpaŝintoj. Se en la respondo vi trovos nekompreneblajn vortojn, petu klarigi. Verŝajne vi ricevos ligilon al artikolo kun detala priskribo de la demando. Malofte nekonata nocio povas okazi insult-vorto. Ignoru tion, kaj mastrumanto okupiĝos pri punrimedoj por la aroga partoprenanto.

2.5. Se longe neniu reagas vian demandon, certiĝu, ke ĝi ne estas tro ĝenerala kaj forumo ne havas por ĝi pretajn respondojn.

2.6. Se kuneblece sukcesis atingi rezultojn pri via problemo, bv informi pri tio en la branĉo. Tio helpos al aliaj, ĉar trovinte pretan decidon, alia homo ne demandos pri la sama afero.

2.7. Bv konsideri, ke la temo, kreita de vi, estas havaĵo de la forumo, sed ne persone via. Vi ne povas tie strarigi proprajn leĝojn kaj decidi, kiu de anoj povas respondi kaj kiu ne povas. Ankaŭ vi ne rajtas plenumi funkciojn de ordiganto en via temo – ekzistas ordigantoj de la forumo por tia celo.

3. Limaĵoj kaj malpermesoj.

3.1. Estas malpermesita por malaktivigitaj anoj sendi mesaĝojn de alia retnomo. Tiaj retnomoj tuj estas forpelataj aŭ malaktiviĝas.

Estas malpermesita registrigi retnomojn, kiuj videblas preskaŭ kiel retnomoj de aliaj partoprenantoj de la forumo kun celo de erarigo de anoj.

Estas malpermesita transdonado de retnomo al alia persono aŭ kolektiva uzado de unu retnomo per kelkaj personoj.

3.2. Estas malpermesita krei novajn branĉojn:

3.2.1. En la rubrikoj ne taŭgaj laŭ iliaj temoj. Branĉoj nekonformaj al la temo de la rubriko “foriros” al taŭga rubriko.

3.2.2. La saman branĉojn krei en kelkaj rubrikoj samtempe (crossposting).

3.2.3. En titolo de la temo estas malpermesitaj simboloj por dekorigo aŭ atentigo de anoj, ekzemple:
==--Helpu al mi!!!--==
!!!Problemo!!!

Por persona komunikado, bv uzi retpoŝton, ICQ ktp

3.3. Ĉe la forumo estas malpermesita:

3.3.1. Levi nacian, rasan, religian malamikecon, signife provoj krei konfliktojn inter civitanoj de diversaj nacioj, rasoj, religioj.
Humiligo de nacia digno, signife esprimo de diskriminacia rilato al certa nacio en malafabla maniero. Al tiu paragrafo apartenas uzado de insultaj epitetoj por ajnaj nacioj.
Propagando de supereco nepleneco de civitanoj laŭ iliaj rilatoj al religio, nacio aŭ raso, signife disvastigo de taksoj de civitanoj (personoj, iliaj eblecoj, konduko) depende de iliaj rilatoj al religio kaj de religia, nacia kaj rasa aparteneco.

3.3.2. Planita sendado de malvera informo aŭ misfamigo. Aparte estas malpermesita sinmontri kiel alia persono, sed ne vi mem aŭ certigi pri propraj malveraj rilatoj al li (ŝi). Tiu-ĉi paragrafo ne estas pri okazoj, kiam ano eraras kaj ne planas anticipe informi pri malveraĵo,

3.3.3. Sendado de ligiloj, pridiskuto de materialoj, kiuj enhavas pornografion (materialoj kun natura montrado de genitaloj aŭ seksa akto, ankaŭ anatomiaj aŭ fiziologiaj detaloj de seksaj rilatoj).

3.3.4. Aperigo de informo, kiun aperigi vi ne rajtas. Tio estas materialoj de ŝtata, labora aŭ komerca sekreto kaj materialoj, kiuj nekonformas al aŭtoraj, havaĵaj rajtoj, sekreto de persona vivo kaj personaj donitaĵoj.

3.3.5 Propagando de narkotaj kaj psikoinfluaj substancoj, ankaŭ pridiskuto de ajnaj temoj koncernaj produktadon, uzadon, konservadon, vendadon aŭ aĉetadon de tiuj substancoj, ekzemple:
Mi provis, sed min ne influis tiu aĵo.
Facila narkoto ne estas danĝera, nur ne estu stultulo.

3.3.6. Redaktado, forpelado de propraj mesaĝoj post apero de respondoj al tiuj kun celo kaŝigi la komencan senson (ekzemple forpelo de aroga mesaĝo, kiu estis kialo de simila responda eldiro). Forpelo de mesaĝoj, kiuj komencigis konflikton, eblas nur laŭ interkonsento de homoj. Al la sama paragrafo apartenas nekorekta renomigo de temo.

3.3.7. Sofistiko kaj demagogio, aparte distordo de senso de iuj eldiroj, provoj de proprigi al aliaj anoj ne iliaj pensoj ktp.

3.3.8 Provokoj, direktitaj al anoj de forumo pro kiuj tiuj anoj povas malobei regulojn.

3.3.9. Nerekta provoko, signife mesaĝo, kiu formale konformas al la reguloj de la forumo, sed, ekzemple, enhavas disputindan penson, eldiritan certige (varianto: “Ĉiuj scias, ke Nabokov ne scipovas
normale traduki”), kiu estas kialo por kvareloj, konfliktoj kaj tiel nomita “flame”. Ne estos tuja averto, sed se la partoprenanto ofte uzos tiujn frazojn, ne vidante, ke rezulte komencas kvareloj ekster reguloj de la forumo aŭ konflikto, puno ne eviteblas.

3.3.10. Ankaŭ estas provoko, se la aŭtoro de la unua mesaĝo (kialo de fleim-disputoj) ne plu respondas demandojn kaj defendas sian opinion per argumentojn, sed daŭre insistas pri sia vidpunkto (ekzemple: “Mi ne pensis, ke ĉi-tie tiom da fanatuloj de Nabokov. Ne timu, mi ne interesas pri via opinio, sed nur pri kialoj de viaj propagandaj elpaŝoj.”)

3.3.11. Komercaj anoncoj, ekzemple petoj doni monhelpon aŭ, ekzemple “Kiel havante nur $6 perlabori milionon”

3.3.12 Arogaj, malafablaj, insultaj eldiroj en ajna formo relate al iu aŭ io (varoj, firmaoj, vizitantoj de la forumo).

3.3.13. Ajnaj malafablaj, insultaj eldiroj, direktitaj al anoj de la forumo.

3.3.14. Necenzuraj vortoj en ajna formo, eĉ en citaĵoj,

3.3.15. Arogaj eldiroj, aparte tiel nomita “intelekta arogado”, kiam ano mok-afable informas oponanton pri nesufiĉo de lia (ŝia) intelekto.

3.3.16. Intenca distordo de nomoj, retnomoj de anoj por humiligi ilin aŭ insulti.

3.3.17. Citi kaj respondi similajn al supremenciitaj mesaĝojn. Kontraŭokaze mastrumanto devos ankaŭ ion fari kun via mesaĝo.

3.3.18. Persona korespondado koncerne demandoj interesaj ne por ĉiuj forumanoj, sed por certaj homoj. Por simila persona komunikado bv uzi retpoŝton aŭ ICQ. Ankaŭ eblas sendi leterojn private al koncernaj uzantoj.

3.3.19. Daŭra pridiskuto de ajnaj temoj kaj demandoj, kiuj estis antaŭe malpermesitaj per mastrumantoj, ekzemple per fermo de branĉo.

3.3.20. Ne indas doni rekomendaĵojn, se vi neplensufiĉe scias la subjekton de pridiskuto. Se vi konsideras vian rekomendon utila, sed ne certas pri ĝi, estas bone tuj pri tio averti. Pro multe da neprofesiaj rekomendoj kaj nedeziro sineduki vi povas ricevi korespondan statuson.

3.3.21. Estas malpermesita okazigi en la temoj babil-ĉambron (chat session), signife ŝanĝo de mallongaj nerilataj al la pridiskuto mesaĝoj en reĝimo de reala tempo (samtempe).

3.3.22. Kvareloj, mesaĝoj kiel la jena: “mi ne malobeis regulojn, via averto neprave aperis!”

3.3.23. Petoj, ekzemple “Bonvolu malfermi tiun branĉon!”

3.3.24. Demandoj pri mastrumado eldiritaj publike, ekzemple: “Pro kio vi malaperigis la temon?”

3.3.25. Komentoj, ekzemple “jen, danke al mastrumanto mi ricevis averton!”

3.3.26. Provokaj demandoj (rektaj respondoj al kiuj certe malobeas la statuton), ekzemple “pro kio vi ricevis averton?”

3.3.27. Pridiskuto de malaktivado de mastrumantoj, ekzemple: “Jen la ano ne estas malaktivigita, do mastrumanto subtenas lin!”

3.3.28 Estas malpermesita en ajna formo respondi mesaĝojn ne konformajn al la reguloj. Aparte malpermesita estas respondi ies mesaĝon, ne konformal al la reguloj. Ararte, estas malpermesita respondi ekstertemajn mesaĝojn (offtopic), tiel nomitaj “flame” kaj “flood, arogajn kaj malafablajn mesaĝojn.

3.3.29. Overquoting (nebezonaj citaĵoj, kiuj malpurigas la forumon)

3.4 Reklama enhavo.

3.4.1 Reklamo estas aperigo de ajna informo kun celo fari konstantan intereson, krei postuladon kaj subteni popularecon de varoj, servoj ktp. Ĝenerale reklamo estas multefoja insista mencio, bonpriskribo ajna resurso, varo aŭ servo en mesaĝoj de unu ano.Sed en ĉiu okazo aparteno de mesaĝoj al kategorio de reklama estas certigita individ-maniere far mastrumanto(j) de la forumo, sed ne far la aŭtoro de la mesaĝo.

3.4.2 Reklamo ne estas direkta ligilo al priskribo de certa varo ĉe oficiala paĝaro, donita kiel referenco dum pridiskuto de konkorda demando. Ligilo al la radika aŭ generala katalogo de neoficia paĝaro (des pli vendejo kaj katalogo) kun propono “serĉi tie” estos rigardita kiel “reklamo”.

3.4.3 Doni ajnajn ligilojn al paĝoj de neoficiala resurso (des pli vendejoj kaj katalogoj), kiuj ripetas priskribon de ajna produkto, ĉeestan ĉe ĝia oficiala paĝaro ankaŭ ne estas proponita, tio povas esti taksita kiel reklamo, des pli se forestas nova informo pri la varo ĉe neoficiala resurso. Se vi donas alternativan lokon de la informo, do aperigu ambaŭ ligilojn kaj klarigu, kial vi donas la duan ligilon al neoficiala paĝaro.

3.4.4. Por aperigi reklamon ĉi-tie, estas bezonata kunordigi tion kun la mastrumanto de la forumo. Sen la kunordigo la reklamo estos forpelita, sendepende de formoj en kiuj ĝi estas kaŝita.

3.5 Se vin aŭ alian personon oni publike insultis, do bv silenti kaj atendu ĝis la mastrumanto purigos la temon. Vi povas plirapidigi la proceson, se vi private informos mastrumanton pri la okazaĵo. Se vi reciproke respondos perinsulte, do vin mastrumanto ankaŭ devos puni aŭ averti, sen atento, ke alia persono estis la unua, kiu komencis. Se vi malpli bone respondos al insultinto, do la homo, kiu provokis vin nur ricevos averton, kaj vi ricevos malpermeson por sendi pluajn mesaĝojn. Do bv esti sindetenaj.

Apartenon de la mesaĝoj al kategorio, kiu estas por tiu-ĉi punkto de la reguloj ĝustigas la mastrumantoj, ne aŭtoro de la mesaĝo.

Ekzemploj de malpermesitaj eldiroj:
• Vi estas stultulo (bild-rideto).
• Traduko el ĉinia al la angla estas fekaĵo
• Kial usonanoj (rusaj,/ukrainanoj/hebreoj) estas tiaj fiaj?
• Mi ne pensis, ke malsanejoj por kap-problemaj homoj jam havas ret-atingon. Aŭ oni vin liberigis nedelonge?

Ne provoku malobeantoj – manko de atento nuligos la pridiskuton. Kaj kontraŭe, la respondoj al la mesaĝo, kiu ne konformas al la reguloj aldonas pli grandan malordon, do pri tiu-ĉi situacio ankaŭ kulpos vi.

Se vi pensas, ke konduko de iu ano de la forumo ne estas adekvata, kontaktu mastrumanton tra privata mesaĝujo.

Por subteni sensan linion de la temo, ĉiuj respondoj al la mesaĝo, kiu ne konformas al la reguloj, estos forpelitaj kun la menciita mesaĝo ktp ĝis ne estos atingita la unua mesaĝo, kiu revenigas la pridiskuton al la reguloj.

3.6 Pri memstara ordigo.

Estas malpermesita fari publikajn avertojn al la anoj – tio estas ebleco de la mastrumantoj. Sed, se vi pensas, ke iu ano per propra mesaĝo aŭ temo malobeas la regulojn, vi povas unufoje affable lin informi pri tio. Ne forgesu mencii, ke tio estas via persona opinio. Ekzemple, se la ano kreis temon kun demando, pridiskutita pli frue, vi povas doni ligilon al la pasinta pridiskuto, kaj klarigi, ke tiu temo jam estis. Sed komentoj similaj al: “Averton al vi! Uzu serĉon!” ne estas bonakceptataj tie-ĉi. Por tiaj eldiroj averton de mastrumanto povas ricevi vi. Se vi scias, ke la temo estis – donu ligilon aŭ sindetenu de respondo entute, se vi ne volas serĉi. Nur mastrumantoj povas decidi, ĉu oni malobeas la regulojn. Do estu la plej bona ago informi private mastrumanton.

3.7. Se iu mastrumanto de la forumo avertis pri io vin kaj vi havas kion diri kontraŭ, demandi aŭ komenti, do necesas fari tion privatmaniere (aŭ retpoŝte, se vi ne havas atingon al privata mesaĝujo). Sed ne en la temo. Ni memoru, ke nur mastrumanto(j) povas averti la anojn publike, tiu estas necesa ebleco, ĉar ordigi komunikon ĉe granda forumo ne estas posibla.

3.8. Nekono de reguloj de liberigas vin de respondeco pro malobeo.

Mastrumantoj povas malatingigi anojn, kiuj:
• ĉiam malobeas la regulojn;
• ĉiam ne komprenas, kio estas akceptata kaj neakceptata ĉe la forumo;
• neestime kondukas rilate al mastrumanto aŭ al granda kvanto de forumanoj, temanoj;
• per sia konduko kreas malbonan etocon.

Ĉe la forumo forestas sistemo de pun-nuligo. Mastrumanto legas temon kaj prilaboras ajnan mesaĝon kontraŭ la reguloj. Do, se vi malobeis regulojn en tri mesaĝoj, sekvantaj unu post alia, pro la unua mesaĝo vi povas ricevi neformalan averton, pro la dua – oficialan averton, kaj pro la tria vi povas seniĝi de atingo por iu tempo.

3.10 En ĉiuj okazoj dum komuniko kun mastrumanto povas esti nur trankvila, afabla, konstuktiva kaj argumentigita kritiko, bazita de faktoj, sed ne emocioj.

3.11. Se vi ricevis averton de la mastrumanto, do dekomence provu analizi siajn agojn, legi la regulojn, eble vi eraris. Se ne, kaj eraris mastrumantoj (ili ankaŭ estas homoj kaj povas erari), kontaktu ilin (supre estas priskribita, kiel vere tion fari), sed sen moko, sen insultoj, per tiuj aĵoj vi nenion atingos dum la komunikado.

3.12 Leteroj aŭ mesaĝoj kun insultaĵoj per mastrumantoj ne estos atentitaj kaj la aŭtoroj de tiuj mesaĝoj povas perdi eblecon sendi mesaĝon al temo aŭ forumo.

3.13. Mastrumantoj de la forumo ofte ne havas eblecon rapide legi ĉiujn temojn de la forumo, do se vi ekvidos malobeon, bv ne anonci pri tio ĉe la forumo kaj ne atendu, kiam oni ordigos ĉion, sed private informu manstrumanton pri la malobeo.
Back to top
View user's profile Send private message Send e-mail Visit poster's website
Display posts from previous:   
Post new topic   This topic is locked: you cannot edit posts or make replies.    Konkursoj de tradukoj Forum Index -> Interago kun forumanoj All times are GMT
Page 1 of 1

 
Jump to:  
You cannot post new topics in this forum
You cannot reply to topics in this forum
You cannot edit your posts in this forum
You cannot delete your posts in this forum
You cannot vote in polls in this forum
You cannot attach files in this forum
You cannot download files in this forum


Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group

Hosted by ForumCity